Geesperantistoj che la vicprezidanto de Pola Sejmo Jerzy Szmajdzinski
W dniu 4-go marca 2010 roku Wicemarszałek Sejmu – Jerzy Szmajdziński przyjął w gmachu Sejmu grupę esperantystów.
La 4-an de marto 2010 la vicprezidanto de Pola Sejmo (la malsupera ĉambro de la pola parlamento) – Jerzy Szmajdziński akceptis en la Parlamentejo geesperantistojn.
IKONO de la pola sekcio de ILEI
NOVA INFORMILO de la pola sekcio de ILEI - "IKONO", en kiu regule, kvankam ne tro ofte, ni volas sendadi al Vi Interesajn KOmpilitajn NOvajxojn. Ni volas, por ke cxi tiuj informoj estu ne nur interesaj, sed ankau iniciatemaj, inspiraj, instruaj, integrigaj... sed ankau diskutemaj pri cxiuj temoj, pri kiuj oni povas ecx kvereli, komence malkonsentante, sed dum diskutado irante al la komuna(j) decido(j) kaj al la planata komuna laboro.
NOVA PREZIDANTO de ILEI-PL
Tomasz Chmielik nova PREZIDANTO de la pola sekcio ILEI
Dum la lasta ILEI-Konferenco la estraro de la pola sekcio de ILEI promesis eldoni ĝis la fino de 2009 specialan kajeron kun prelegoj, kiujn oni aŭdigis dum la konferenco.
La 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la internacia lingvo estas bona okazo por memorigi aŭ sciigi al la homaro pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝiamovado, sed antaŭ ĉio pri granda homo, Ludoviko Zamenhof. Krakovaj kaj polaj esperantistoj organizis malgrandan renkontiĝon kun la tradicia gustumado de la juna vino Beaujolais nouveau, kiu celis popularigon de Esperanto inter neesperantistoj.
(Re)alighu al ILEI kaj (re)abonu E-revuojn
La 42-a ILEI Konferenco en Krakovo
42-a ILEI Konferenco en Krakovo okazis 17-25 de Julio 2009 j. Fotis: M.Tatara, R.Kamiński, A.Sochacki.
Instruista kurso en Poznan ja okazos
Kun plezuro ILEI kune kun la univeristato UAM el Pollando anoncas, ke la unu-jara kurso pri instruista trejnado ja okazos, kun la surloka unusemajna studsesio okazonta ekde la 12a de septembro, 2009.
TORPEDo-5 (9-12 oktobro 2009) Herzberg am Harz, Germanio
AGEI, landa sekcio de ILEI en Germanio invitas interesiĝantojn el Germanio kaj el la tuta mondo al sia tradicia Oktobra Pedagogia Renkontiĝo organizata de Interkultura Centro Herzberg (ICH)/Germana Esperanto-Centro.
Fakaj gvidantoj: Stefan Macgill (prezidanto de ilei),Katalin Kováts ( edukado.net ) kaj Zsófia Kóródy (estrarano de ilei)
Stipendioj anoncitaj por instruista trejnado!
ILEI-KONFERENCO VENIS AL FINO
La 42a Konferenco de ILEI sukcese venis al fino en julio 24, 2009. Ghi altiris al Krakovo pli ol 75 instruistojn kaj edukajn aktivulojn, farinte tion per rekorde bunta kaj plena programo de seminarioj, prelegoj, prezentajhoj kaj ekskursoj.
|