| ||
|
NOVA ESTRARO DE ILEI ĈEFAJ CELOJ DE ILEI POR LA PERIODO 2009-2012La sekva estraro estis elektita en la komitatkunsido de ILEI en Krakovo, la 22an de Julio, 2009: Prezidanto: Stefan MacGill, Nov-Zelando/Hungario. Eksteraj rilatoj, kunordigo Vic-prezidanto: Duncan Charters, Britio/Usono Universitata Agado, instru-teknologia evoluo Sekretario: Małgosia Komarnicka, Pollando Estrarano pri Financoj: Julija Batrakova, Rusio/Nederlando Estrarano: Radojica Petrovic, Serbio Edukaj projektoj, informa agado Estrarano: Zsofia Korody, Hungario/Germanio Ekzamenoj, Esperanto-centroj, instrukapabligo Estrarano: Julian Hernandez, Kubo Lerneja kaj landa agado Chefaj celoj de ILEI por la periodo 2009-2012 (La sekvaj celoj detaligas kaj ne anstatauas la celojn difinitaj en la Statuto.) - Altigi la kapablojn de la esperantista instruistaro diskonigi novajn teknikojn, organizi fakajn seminariojn... - Akceli la universitatan agadon E-kursoj, projektoj, instrukapabligo, programoj UPN, UAM, AIS... - Organizi, stimuli kaj katalogi la instruadon de Esperanto kunlabori kun ekzistantaj fortoj agantaj tiukampe - Fortigi la instruistan trejnadon kunlabori kun ekzistantaj fortoj, evoluigi ligan programon - Subteni kaj realigi interkulturajn projektojn Interkulturo, Flugiloj, IChLM, Indighenaj Dialogoj, Comenius, AKEL... - Starigi kaj subteni ret-kursojn emfazi eblojn arigi retlernantojn en fizikajn renkontighojn - Kunroli en informaj kampanjoj prepare al kursoj lingvaj festivaloj, evoluigo de gvidiloj kiel anonci kaj okazigi kursojn - Fortigi la eksterajn rilatojn UNESKO, FIPLV, ISAE, UMEA... - Disvastigi la ILEI-agadon en chiuj kontinentoj projektoj, instruado, fondo kaj fortigo de sekcioj... Pliaj celoj Reekzameni ekzamenojn klarigi refoje la KER-ekzamenojn (UEA-ITK), cele al alpreno de nova liga sinteno klarigi kiel KER kaj la UEA/ILEI sistemo povas funkcii paralele kaj kial indas reteni ambau Pritaksi kaj katalogi lernilojn kunlabore kun edukado.net kaj lau aliaj vojoj Chi tiu celaro formos la bazon por la trijara agadplano. Ekzistos ankau laumonata plenumskemo.
|
|
|
Wygenerowano w sekund: 0.01
383,844 Unikalnych wizyt
BlueStar theme by Burningames
|