| ||
|
ESPERANTO KAJ VINO
La 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la internacia lingvo estas bona okazo por memorigi aŭ sciigi al la homaro pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝia movado, sed antaŭ ĉio pri granda homo, Ludoviko Zamenhof. La 19-an de novembro 2009 krakovaj kaj polaj esperantistoj organizis malgrandan renkontiĝon, kiu celis popularigon de Esperanto inter neesperantistoj. La aranĝo okazis en la sidejo de Asocio de Pola-Franca Amikeco (Towarzystwo Przyjaźni Polsko-Francuskiej) en Krakovo, ĉe la strato Daszyńskiego 7, kaj estis ligita kun la tradicia gustumado de la juna vino Beaujolais nouveau. La renkontiĝon kunorganizis Asocio de Pola-Franca Amikeco kaj la Pola Sekcio de ILEI kunlabore kun Robert Kamiński, estrarano de Pola Esperanto- Asocio kaj prezidanto de la filio de PEA en Lodzo. Ĉe vino kaj bongustaĵoj, la publiko havis eblecon aŭskulti du mallongajn prezentadojn. La unua – farita de Robert Kamiński – temis pri la vivo de Ludoviko Zamenhof, historio kaj aktualeco de la E-movado kaj avantaĝoj de la kono de Esperanto. La duan prelegon prezentis Lidia Ligęza – poetino, tradukistino kaj prezidantino de Krakova Societo Esperanto. Ŝi parolis pri PIV, kiu estas signifa kontribuo de francoj al la evoluigo de Esperanto, kaj pri esperantigado de pola poezio. Fine ŝi prezentis en Esperanto kelkajn polajn versaĵojn. La partoprenantoj povis ankaŭ preni flugfoliojn preparitajn en la pola kaj franca lingvoj kaj informiĝi pri la lingvo kaj movado. Estis kelkaj personoj, kiuj vere ekinteresiĝis pri la ideo de Esperanto kaj lernado de la lingvo.
raportis: Magdalena Tatara fotis: Andreo Sochacki
|
|
|
Wygenerowano w sekund: 0.01
383,841 Unikalnych wizyt
BlueStar theme by Burningames
|