Stipendioj anoncitaj por instruista trejnado!
ILEI-KONFERENCO VENIS AL FINO
La 42a Konferenco de ILEI sukcese venis al fino en julio 24, 2009. Ghi altiris al Krakovo pli ol 75 instruistojn kaj edukajn aktivulojn, farinte tion per rekorde bunta kaj plena programo de seminarioj, prelegoj, prezentajhoj kaj ekskursoj.
ILEI-SIMPOZIO PRI LA KONFERENCA TEMO
Dum la konferenco de ILEI en Krakovo esperantistaj kaj neesperantistaj scienculoj prelegis pri demandoj ligitaj rekte au malpli rekte al la konferenca temo. Estis prezentitaj en la pola lingvo au Esperanto 18 prelegoj. La prelegantoj venis el 11 universitatoj kaj altlernejoj de Pollando,
Italio, Usono, Japanio kaj Ukrainio.
NOVA ESTRARO DE ILEI ĈEFAJ CELOJ DE ILEI POR LA PERIODO 2009-2012
La sekva estraro estis elektita en la komitatkunsido de ILEI en Krakovo, la 22an de Julio, 2009 kaj prezentis ĉefajn celojn de ILEI por la periodo 2009-2012.
ILEI jubileas en krakova konferenco
Disvolviĝas la 42a Konferenco de ILEI – la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – en la
renoma sud-pola urbo Krakovo.
Parte pro la liga jubileo, la faka programo de la konferenco estas eksterkutime riĉa, ofte kun
tri prelegoj aǔ sesioj samtempe. Aparta fenomeno estis uzo de skajpo por realigi du prelegojn
kun posta diskuto flanke de nepartoprenantaj fakuloj el Nederlando kaj Slovakio.
INTERVJUO KUN PROFESORO WŁODZIMIERZ ROSZCZYNIALSKI
La Rektoro de la Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo (WSZiB) en Krakovo, Prof. d-ro habil. inĝ. Włodzimierz Roszczynialski, iĝis honora patrono de nia konferenco kaj ankaŭ prezidanto de la Organiza Komitato de la Simpozio.
Dum nia komuna renkontiĝo ni diskutis pri la konferencaj detaloj sed ankaŭ ni ekscis, ke lia Rektora Moŝto admiras eblecon de renkontiĝo de multaj eminentaj kaj talentaj homoj el diversaj mondanguloj dum la ILEI-Konferenco kaj ke li mem iam lernis Esperanton.
GRANDA HONORO POR LA KRAKOVA ILEI-KONFERENCO
KATARZYNA HALL - LA MINISTRO DE LA NACIA KLERIGADO DE POLLANDO IĜIS LA ALTA PROTEKTANTO DE NIA KONFERENCO!
|
· Odi la 03/07/2009 20:03:29
·
|
|
INTERNACIAJ EKZAMENOJ DE ILEI/UEA DUM LA 42-a ILEI-KONFERENCO
Intervjuo kun la profesoro Andrzej Pisowicz.
Profesoro Andrzej Pisowicz estas unu el la plej famaj polaj orientalistoj kaj lingvistoj. Valoras ekkoni liajn trafajn observojn bazatajn sur lia multjara empirio. Lia referajho pri la lingvistika situacio kaj pri ŝancoj por disvastiĝo de Esperanto en la regiono de Kaŭkazo, estos prezentita dum la simpozio de la 42-a ILEI-Konferenco en Krakovo. Malgraŭ tio ke li neniam esperantistiĝis, la temo de la Internacia Lingvo ne estas fremda por li.
ILONA KOUTNY, membro de ILEI-Pollando, HABILITIĜIS ĉe la Universitato ADAM MICKIEWICZ en Poznano.
ESPERANTO dum la 13-a Scienca Pikniko en Varsovio
La Scienca Pikniko, organizata de la Pola Radio kaj Scienca Centro Kopernik, estas la plej granda en Eŭropo libera aranĝo populariganta sciencon. Ekde 1997 ĝi okazas ĉiujare sur la Nov-Urba Placo kaj en la apudkastela tereno en Varsovio. Ĉi-jare dum la aranĝo Esperanto estis unuafoje prezentata. Sian propran tendon, inter preskaŭ 250 institucioj, havis ankaŭ Pola Esperanto-Asocio, Varsovia Filio.
|