| ||
|
Antaŭ la 31a de majo ankoraŭ malplikoste! Ekde la 1a de junio plialtig'as alig'kotizo, c'ar la 31a de majo estas la lasta tago de la dua alig'periodo. Alig'u tuj - pagu malpli! Rapidu aliĝi antaŭ la 31a de majo!
La Krakova konferenco pli ol konfimos tion! Pli detale pri amuza parto de la konferenco, ric'a kultura kaj distra vespera programo, pri famaj artistoj kiuj koncertos por la konferencanoj, pri kutimaj kaj novaj programeroj, pri tio, pri kio vi ja dum kelkaj jaroj revas kaj ec' pri tio, kion vi ne permesas al vi mem imagi - pri c'io tio kaj io plia por konvinkig'i, ke ne partopreni la konferencon signifas perdi unu someron de via vivo
Inter la 14-a kaj la 16-a de majo 2009 sur la Ĉefplaco de Krakovo okazis Krakova Scienca Festivalo, kiun organizis krakovaj superaj lernejoj kaj sciencaj institutoj. La devizo de la ĉi-jara Festivalo estis: Homo Spaco Energio.
Tuj antau UK (verdire survoje al UK) la 22-24an de julio okazos la Dua Renkontig'o de Universitataj Instruistoj, kadre de ILEI konferenco en Krakovo, kie ni havas eblon kontroli atingojn post pasintjara renkontig'o en Amsterdamo, diskuti pli kaj fari novajn planojn, decidi c'u havi similajn renkontig'ojn regule (ne nepre c'iujare).
ILEI-konferenco estas ne nur kunvenejo de kolegoj kaj ĉiuj interesitoj pri disvastigo de nia kara lingvo, sed ankaŭ taŭga spaco por kunlaboro, novaj projektoj, komunaj agoj, interŝanĝo de spertoj k. s. Jam kutima Simpozio estas proponata por tiuspeca renkontiĝo, povas iĝi forumo de ĉiuj fakaj kaj sciencaj asocioj.
ILEI-KONFERENCO ― AMBAŬ: AMUZO KAJ SCIENCO! Post promeno en ĉirkauaĵoj kiuj donis al nia mondo la plej faman homon de la 20a jarcento ni plifortigos niajn animojn en Kalwaria Zebrzydowska, jam pli ol 400 jarojn konata la celo de pilgrimadoj.
Antaŭ la 20a de aprilo ankoraŭ malplikoste! La 20a de aprilo, estas la tago, de kiu je 10% plialtiĝas prezo de mendataj servoj por la ILEI-konferenco en Krakovo. Aliĝu tuj - pagu malpli!
Lingva Festivalo jam iĝis unu el tradiciaj programeroj de ILEI konferencoj, tamen polaj samideanoj proponis tute alian koncepton ― ĉijare okazos Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj en Krakovo. Ĝi la unuan fojon eniros serion de tre famaj, ŝatataj, popularaj aranĝoj, eble iĝos tradicia en tiu ĉi urbo, ŝatanta altkvalitajn kulturajn eventojn. Ni tutkore invitas vin partopreni en la Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj prezentota de ILEI ĉi jare en Krakovo, Pollando.
Dum tuttaga eskurso ni vizitos kelkajn lokojn: Wadowice (naskiĝurbo de la papo Johano Paŭlo II II), Kalwaria (konata kiel pola Jaruzalemo) kaj Oświęcim la plej granda nazisma koncentreja komplekso.
FINO DE LA UNUA ALIGHPERIODO LA 31an MARTO 2009
PRISKRIBO DE LA PROGRAMO ĜENERALE PRI LA PROGRAMO PRAKTIKAJ INFORMOJ
|
|
|
Wygenerowano w sekund: 0.28
383,841 Unikalnych wizyt
BlueStar theme by Burningames
|