 |
Albumo: HERZBERG, la Kleriga Centro de Esperantujo.
HERZBERG, la Kleriga Centro de Esperantujo.
Herzberg am Harz ekde julio 2006 uzas la oficialan kromnomon "Esperanto-urbo". Ĝi situas meze de Germanio, ĉe la suda flanko de la Harz-montaro kaj estas vizitinda pro la bela pejzaĝo kaj vera ripozo. Sed ne nur. Ĉi tie estas la sidejo de la Interkultura Centro Herzberg (ICH) promocianta la lingvon Esperanto. ICH organizas multe da Esperanto-aranĝoj, sed ĝi ankaŭ subtenas la ĝemelurbajn kontaktojn kun la pola urbo Góra.
ICH kunlaboras kun diversaj institucioj, interalie kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kies klerigo-centro ĝi fariĝis.
Inter 2-5-an de oktobro okazis la aranĝo TORPEDo-4 (Tutlanda Oktobra Renkontiĝo Pedagogia 4).
|
Fotoj: 4
Aldonis Odi tago 24/11/2008 23:28:27
|
|
Antaŭ la vojaĝoficejo kun esperantlingva ŝildo

|
Antaŭ la ICH

|
Dum la rol-ludo de S.MacGill

|
Partoprenantoj de TORPEDA-4

|
|