NOVA ESTRARO DE ILEI ĈEFAJ CELOJ DE ILEI POR LA PERIODO 2009-2012
Dodane przez Odi dnia 31/07/2009 13:16:41
La sekva estraro estis elektita en la komitatkunsido de ILEI en Krakovo, la 22an de Julio, 2009 kaj prezentis ĉefajn celojn de ILEI por la periodo 2009-2012.
Treść rozszerzona
La sekva estraro estis elektita en la komitatkunsido de ILEI en Krakovo, la 22an de Julio, 2009:
Prezidanto:
Stefan MacGill, Nov-Zelando/Hungario.
Eksteraj rilatoj, kunordigo
Vic-prezidanto:
Duncan Charters, Britio/Usono
Universitata Agado, instru-teknologia evoluo
Sekretario:
Małgosia Komarnicka, Pollando
Estrarano pri Financoj:
Julija Batrakova, Rusio/Nederlando
Estrarano:
Radojica Petrovic, Serbio
Edukaj projektoj, informa agado
Estrarano:
Zsofia Korody, Hungario/Germanio
Ekzamenoj, Esperanto-centroj, instrukapabligo
Estrarano:
Julian Hernandez, Kubo
Lerneja kaj landa agado
Chefaj celoj de ILEI por la periodo 2009-2012
(La sekvaj celoj detaligas kaj ne anstatauas la celojn difinitaj en la Statuto.)
- Altigi la kapablojn de la esperantista instruistaro
diskonigi novajn teknikojn, organizi fakajn seminariojn...
- Akceli la universitatan agadon
E-kursoj, projektoj, instrukapabligo, programoj UPN, UAM, AIS...
- Organizi, stimuli kaj katalogi la instruadon de Esperanto
kunlabori kun ekzistantaj fortoj agantaj tiukampe
- Fortigi la instruistan trejnadon
kunlabori kun ekzistantaj fortoj, evoluigi ligan programon
- Subteni kaj realigi interkulturajn projektojn
Interkulturo, Flugiloj, IChLM, Indighenaj Dialogoj, Comenius, AKEL...
- Starigi kaj subteni ret-kursojn
emfazi eblojn arigi retlernantojn en fizikajn renkontighojn
- Kunroli en informaj kampanjoj prepare al kursoj
lingvaj festivaloj, evoluigo de gvidiloj kiel anonci kaj okazigi kursojn
- Fortigi la eksterajn rilatojn
UNESKO, FIPLV, ISAE, UMEA...
- Disvastigi la ILEI-agadon en chiuj kontinentoj
projektoj, instruado, fondo kaj fortigo de sekcioj...
Pliaj celoj
Reekzameni ekzamenojn
klarigi refoje la KER-ekzamenojn (UEA-ITK), cele al alpreno de nova liga sinteno
klarigi kiel KER kaj la UEA/ILEI sistemo povas funkcii paralele kaj kial indas reteni ambau
Pritaksi kaj katalogi lernilojn
kunlabore kun edukado.net kaj lau aliaj vojoj
Chi tiu celaro formos la bazon por la trijara agadplano. Ekzistos ankau laumonata plenumskemo.