La 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la internacia lingvo estas bona okazo por memorigi aŭ sciigi al la homaro pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝiamovado, sed antaŭ ĉio pri granda homo, Ludoviko Zamenhof. Krakovaj kaj polaj esperantistoj organizis malgrandan renkontiĝon kun la tradicia gustumado de la juna vino Beaujolais nouveau, kiu celis popularigon de Esperanto inter neesperantistoj.
La 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la internacia lingvo estas bona
okazo por memorigi aŭ sciigi al la homaro pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝia
movado, sed antaŭ ĉio pri granda homo, Ludoviko Zamenhof.
La 19-an de novembro 2009 krakovaj kaj polaj esperantistoj organizis
malgrandan renkontiĝon, kiu celis popularigon de Esperanto inter
neesperantistoj.
La aranĝo okazis en la sidejo de Asocio de Pola-Franca Amikeco
(Towarzystwo Przyjaźni Polsko-Francuskiej) en Krakovo, ĉe la strato
Daszyńskiego 7, kaj estis ligita kun la tradicia gustumado de la juna vino
Beaujolais nouveau.
La renkontiĝon kunorganizis Asocio de Pola-Franca Amikeco kaj la Pola
Sekcio de ILEI kunlabore kun Robert Kamiński, estrarano de Pola Esperanto-
Asocio kaj prezidanto de la filio de PEA en Lodzo.
Ĉe vino kaj bongustaĵoj, la publiko havis eblecon aŭskulti du mallongajn
prezentadojn. La unua – farita de Robert Kamiński – temis pri la vivo de
Ludoviko Zamenhof, historio kaj aktualeco de la E-movado kaj avantaĝoj de
la kono de Esperanto.
La duan prelegon prezentis Lidia Ligęza – poetino, tradukistino kaj
prezidantino de Krakova Societo Esperanto. Ŝi parolis pri PIV, kiu estas
signifa kontribuo de francoj al la evoluigo de Esperanto, kaj pri esperantigado
de pola poezio. Fine ŝi prezentis en Esperanto kelkajn polajn versaĵojn.
La partoprenantoj povis ankaŭ preni flugfoliojn preparitajn en la pola kaj
franca lingvoj kaj informiĝi pri la lingvo kaj movado.
Estis kelkaj personoj, kiuj vere ekinteresiĝis pri la ideo de Esperanto kaj
lernado de la lingvo.
raportis: Magdalena Tatara
fotis: Andreo Sochacki