La Publika Elementa Lernejo en
Ĉajovice
LA UNUA ILEI-LERNEJO EN LA
MONDO:
La Publika Elementa
Lernejo en Ĉajovice
apud Krakovo
ILEI IĜIS OFICIALA
PATRONO DE LA LERNEJO EN ĈAJOVICE
La 16-an de aprilo, dum la Konferenco
de la Pola Sekcio de ILEI estis subskribita interkonsento
inter la lernejo de Ĉajovice kaj ILEI. Laŭ tiu interkonsento ILEI iĝis oficiala patrono de la
lernejo.
La pola sekcio, kiu tre proksime kunlaboras kun la lernejo ekde aŭg.
2004, daŭrigos la kunlaboron kiel reprezentanto de ILEI. Ni planas
ankaŭ kunordigi ĉiujn lernejojn en Pollando, kie Esperanto estas
instruata kaj utiligata.
La interkonsenton subskribis la direktorino de la lernejo, Agnieszka
Basista kaj, nome de ILEI, la ILEI-komitatanino, Maria Majerczak. Post
la manpremo estis tralegita la speciala salutmesaĝo de la Prezidanto de
ILEI, Radojica Petroviæ, kaj interŝanĝitaj simbolaj donacetoj: floro,
kun simbolaj signifoj de la koloroj kaj longdaŭreco de la planto, kaj
ringo kun la verda stelo simbolanta gvidadon kaj kunigadon. Dum la
ceremonio regis tre solena kaj ĝoja etoso. La tutan aranĝon planis kaj
kunordigis Maria Majerczak.
La sfero de la kunlaboro difinita per la interkonsento estas edukado,
sen financaj devigoj. Ĝi ligiĝas al universalaj kaj ĉiutempaj valoroj
de Esperanto, kiuj estas komuna komprentereno de la esperantistoj kun
la aliaj homoj. Krom tiuj, la Internacia Lingvo proponas al la lernejoj
ĉiam kreskantan nombron kaj rangon de praktikaj uzoj.
Ĉie ekzistas homoj malfermaj, larĝmensaj, aktivaj, ofte ne sciantaj pri
tiuj ebloj, ravitaj ekkoninte ilin, kaj pretaj utiligi Esperanton. Tio
pli vaste malfermas la vojon al la ĉefa agadtereno de ILEI –
la lernejoj.
Maria Majerczak
La direktorino de la
Publika Elementa Lernejo en Ĉajovice, Agnieszka Basista (maldekstre)
kaj la ILEI- komitatanino, pola ILEI- sekciestrino Maria Majerczak
subskribas pol- kaj esperantlingvajn ekzemplerojn de la interkonsento
pri la patroneco.
La subskrib-int-in-oj
montras la subskrib-it-ajn dokumentojn (fot.MO).
|