Historio
Ni starigis la interretan "Novaĵservon de Pola Sekcio de ILEI" en
febr.2005.
Ĝi daŭrigis nian informadon pere de "LIGILO de la Pola Sekcio de ILEI",
kiu aperadis ekde 1996.
Antaŭ ol la novaĵservaj informoj povis aperi en la retpaĝo de la Pola
Sekcio de ILEI, funkciis nia retmesaĝa kaj SMS-a servo. Daŭre
aperadis - en elektronika versio - „Ligilo" por la polaj
ILEI-membroj kun aldonaj, eksternovaĵservaj informoj, artikoloj kaj
aliaj materialoj.
Ekde la komenco la Novaĵservo havas du fakojn:
- Informoj el la lando;
- Informoj el la mondo.
Nun
Nun la informojn de la Novaĵservo oni povas legadi en nia retpaĝo. Oni
povas ankaŭ ricevadi ilin retpoŝte. Por
peti senpagan abonon, bv. sendi vian retadreson al:
"Novaj'servo de Pola Sekcio de ILEI" <
piotr.espm@gmail.com>.
LA CELO de
la Novaĵservo estas:
1. LIVERADI al la polaj ILEI-membroj,
kunlaborantoj, aliaj polaj esperantistoj, studentaj E-rondoj, al la
Estraro kaj Komitato de ILEI mondskala kaj foje al diverslandaj
esperantistoj
· akiritajn de ni
INFORMOJN PRI GRAVA AGADO DE POLAJ instruistoj, universitataj medioj
kaj aliaj esperantistoj,
· informojn pri
faktoj EL EKSTERLANDO, kiujn ni havos eblecon prilabori
dank'al kontakto kun la koncerna realo;
2. PERADI al la polaj instruistoj, kunlaborantoj,
studentoj GRAVAJN INFORMOJN EL LA TUTA MONDO.
La ĉefa objekto de nia intereso estas
· faktoj inspirantaj agadon
kaj
· informoj pri la prestiĝo de
Esperanto,
utilaj en informado pri la
Internacia Lingvo,
3. ORGANIZADI / KUNORDIGADI iujn agojn.
Kiel videblas, nia celo
estas
I N S P I R A D
I A G A D O N.
La Novaĵservo ne havas ankoraŭ nomon… Eble vi havas
ideon…?
La Novaĵservon ekde la komenco gvidas Maria Majerczak, pri dissendado
de informoj okupiĝas ankaŭ Piotr Nosek.
Kunlaborantoj serĉataj. Serĉata estas ankaŭ persono kun ĵurnalisma
sperto, kiu transprenus la (atentu, ege temporaban!) gvidadon.
|